KomputekoNet / Komputeko

14 stars 0 forks source link

Alklakeblo de fontoj #45

Closed yvesnevelsteen closed 4 years ago

yvesnevelsteen commented 4 years ago

Mi rimarkis, ke ne ĉiam la fonto Komputada Leksikono estas alklakebla/serĉebla. Mi imagas, ke ĝi nur estas alklakabla kiam estas 100% kongrua serĉrezulto. Sed se vi faras tian distingon, estus eble bone indiki diferencon per substreko aŭ alia koloro, ĉu?

Mi proponas, ke alklakeblaj fontoj aperu ĉi tiel:

image

RobinvanderVliet commented 4 years ago

Farita. Nun la ligiloj estas bluaj, kaj kiam oni musumas la ligilon, aperas substreko.