behilam / NeosLocale

Locale assets for Neos VR
MIT License
0 stars 0 forks source link

Kunlaboro #2

Open behilam opened 3 years ago

behilam commented 3 years ago

Nuntempe ekzistas 3 branĉoj: master: Referenca (protektata) branĉo al kiu aliru ĉiu PR de ĉi tiu forko por ilia posta integriĝo al la ĉefa deponejo.

development: Defaŭlta branĉo por ĝeneralaj aldonaĵoj.

overhaul: Branĉo por labori pri la renovigo kaj plibonigado de la nunaj tradukoj.

Kvankam ni povas revizii kaj pli bone kontroli novajn tradukojn ĉi tie antaŭ aldoni ilin al la publiko, ne nepras fari revizion ĉiam por ĝisdatigoj de novaj tradukaĵoj. Do mi proponas, sentu vin libera traduki kaj aldoni vian tradukon rekte al la ĉefa deponejo, preter ĉi tie. Tiel la ĝisdatigoj ne prenos multan tempon atendante revizianton kaj helpado pli fluos.

Ĉefe profitindas ĉi tiu spaco por kunlabori pri la renovigo de la nunaj tradukoj (Overhaul, part 3 🙂) kaj/aŭ interkonsenti pri terminoj, sintakso, stilo, ktp. Ajnokaze, mi pretas plej tuje reagi al aldonoj viaj, okaze de revizi-peto, se vi volas.

Aldone, se vi deziras ankaŭ labori pri alia flanko kiun mi ne enkalkulis, mi pretas helpi ankaŭ pri tio.

Ĉu vi konsentas, @yellowcrash10? Ĉu eble vi volas proponi ion alian?

yellowcrash10 commented 3 years ago

Mi konsentas 👍