dotevo / esperantmapo

http://dotevo.github.io/esperantmapo/
GNU General Public License v3.0
1 stars 0 forks source link

Kiel oni povas ĝisdatigi ĝin? #8

Open ciampix opened 5 years ago

ciampix commented 5 years ago

Mi aldonis multajn datumojn en OSM, sed mi ankoraŭ ne vidas ĝin ... kiel fari ĝin?

dotevo commented 5 years ago

Mi havas skripton, kiu elŝutas datumon el OSM. Mi ĝisdatigis dosierojn en "gh-pages" branĉo. Ĉu vi povas montri al mi, kion vi aldonis?

ciampix commented 5 years ago

serĉu la uzanto "ciampix" en OSM... mi aldonis etikeon esperanto=yes al multaj lokoj sed mi pensas ke tio eble ne estas ĝusta etikedo ...

dotevo commented 5 years ago

Cxu tiuj lokoj estas viaj? https://dotevo.github.io/esperantmapo/?lat=43.71443356488015&lng=10.407893657684328&z=15&=undefined&

ciampix commented 5 years ago

Mi loĝas en Italio, jes, sed kion vi volas diri per "viaj"?

ciampix commented 5 years ago

Tio ĉi estas mia loko: https://dotevo.github.io/esperantmapo/?lat=46.0638516415263&lng=11.141467094421387&z=14&=undefined&

dotevo commented 5 years ago

Hoo... mi povus diri, cxu tiuj lokoj estas viaj ŝanĝoj :-)

ciampix commented 5 years ago

Do, se mi komprenas ĝuste, ĉu la map-ĝisdatigo fareblas nur permane? Kial ne ĝisdatigi periode per temporizilo aŭ petbutono, aldone al la temporizilo?

dotevo commented 5 years ago

Mi faris multajn retpaĝojn, kiuj uzas "overpassAPI" rekte, sed estas tre malrapidaj. Ekzemple http://dotevo.github.io/bicycle-overpass/index.html?lat=51.111309026561564&lon=17.036383152008057&zoom=15

Mi povas aldoni ekzemple elekton "ĉu uzi overpass rekte".

dotevo commented 5 years ago

Mi aldonis parametron "rekte" kaj lingvon: Ekzemple: https://dotevo.github.io/esperantmapo/index.html?lat=51.957807388715544&lng=22.917480468750004&z=5&lingvo=it&rekte=1

Vi povas forigi lingvon kaj datumon por esperanto estos elŝutita rekte el OverpassApi. Ĉu tio estas bona solvo?

ciampix commented 5 years ago

ne ŝajnas funkcii ... aŭ havas iujn problemojn ... aŭ mi ne komprenis kiel ĝi funkcias PS: Mi ne komprenis, kial ne ĝisdatigi ĝin aŭtomate ekzemple unufoje ĉiutage PPS: Mi ankaŭ aldonus la parametron "language:eo=main" al la serĉo

dotevo commented 5 years ago

ne ŝajnas funkcii ... aŭ havas iujn problemojn ... aŭ mi ne komprenis kiel ĝi funkcias

Certigu, ke via kaŝmemoro estas malplenigita

PS: Mi ne komprenis, kial ne ĝisdatigi ĝin aŭtomate ekzemple unufoje ĉiutage

Tio ne estas problemo kaj mi eble faros tion

PPS: Mi ankaŭ aldonus la parametron "language:eo=main" al la serĉo

Mi elŝutas [language:eo]. Mi eble povus ŝanĝi al language:eo!=no https://taginfo.openstreetmap.org/keys/language:eo#values Ĉar mi vidas ke ekzistas unu loko :-D

ciampix commented 5 years ago

Certigu, ke via kaŝmemoro estas malplenigita

Kiel?

Tio ne estas problemo kaj mi eble faros tion

Dankon

PPS: Mi ankaŭ aldonus la parametron "language:eo=main" al la serĉo

Tio estas pro Esperanto kluboj aŭ Esperanto lernejoj... Vi povas aldoni language:eo=main kaj language:eo=yes eble kun diversaj flagoj?

Mi elŝutas [language:eo]. Mi eble povus ŝanĝi al language:eo!=no https://taginfo.openstreetmap.org/keys/language:eo#values Ĉar mi vidas ke ekzistas unu loko :-D

jes, sed tio estas ĝusta, ĉar ĝi ne estas Esperanto!