Open wdiestel opened 4 years ago
Mi ne uzas HTML-rigardojn, do ne estus tre simple uzi MathJax kvankam ĝi ŝajne ja uzeblas iOSe. Mi esploros la AsciiMath sintakson kaj juĝos kiel mi plej bone povos subteni ĝin.
Eble rigardu ankaŭ la diskuteton ĉe PRevo pri tio. Ni interkonsentis havi ambaŭ - kaj la unikodan kaj la AsciiMath-sintakson de formulo - en la fonto-teksto de artikoloj. Tiel oni povas laŭeblece elekti la pli belan aŭ la teĥnike pli facilan aranĝon.
Mi komencis konverti matematikajn formulojn al sintakso de AsciiMath kaj prezenti ilin en la retpaĝoj de Revo per la Javoskripto-biblioteko MathJax. Tio estas multe pli bone legebla.
Vidu ekzemple: Revo - implikacio
Ĉu tio eblos ankaŭ en PoŝRevo? Mi ne scias, ĉu vi uzas HTML-rigardon por la artikoloj.