Open ortegacmanuel opened 6 years ago
Saluton @ortegacmanuel
Interesan provon!
Per Ĝue (Github ne permesas uzi ne-ASKIan nomon) mi provas plibonigi mian konon de Ruby kaj samtempe provi ideojn ke mi havas pri tute Esperanta programlingvo, opcie tute laŭlitera, sed ĉiam celi la pli kurtaj eldiroj ke esperanto permesas.
Mi certe ŝatus ke oni povas lokaĵigi Ruby tiel ke vi proponas, sed mi kredas ke la nuna funkciigo de Ruby ne facile permisos tiom da traduko. La ĉefleksoj (keyword) ne povas esti alinomita sen ŝanĝi la disponigilo (parser) de Ruby. Ĉu vi havus lertecon por tio? Eble mi mem zorgos pri tiu se mi trovos la tempon kaj lertecon, sed antaŭ mi komencas per la pli facile funkcigeblaj trajtoj.
Ankaŭ, tie estas alia propono
se 4 > 5
eligu 'la kondiĉo veras'
alie
eligu 'la kondiĉo malveras'
ope
Fakte mi pensis pri ope ĉar ĝi temas pri grupi, tie grupi la ordonojn. Sed ankaŭ estas uzi la interjekcio hop, ĉar ĝi temas pri eta salto, tie salto de konteksto.
Kion opinias vi?
Mi aldonis pli precizajn celojn en la priskribo de la projekto.
@psychoslave dankon pro via respondo, ope kaj hop ne plene konvinkas min sed ja la fakto estas ke fino
tre tre malplaĉas al mi, nu, la serĉado de alternativo estas prioritato por mi...mi daŭre pripensos pri ope kaj hop...hop ja pli plaĉas al mi ...
Mi havas la lertecon sed mankas al mi la tempo...tuj mi havos iom da tempo mi laboros pri tio..esporu tiun ĉi projekton
Oh, mirinda, la projekto ke vi ligis ŝajnas tre bona, avangarda kaj progresema!
Unu avantaĝo de hop estas ke ĝi estas facile ĉenvoĉebla: "hop hop hop". :laughing: Kiel oni ofte fermas kuntekstoj en Ruby per "end", tiu estas interesa se oni deziras dikti kodon laŭvoĉe.
Nu, mi startis legi la kodon de bato. Ŝajnas ke la pli interesaj partoj estas en
Resume ĝi uzas 'ruby2ruby' kaj 'ruby_parser' per simbol-esprimoj (S-expression).
Aliaj interesaj ligoj:
Do, mi ne jam tute komprenis kiel ĝi funkcias, sed ŝajnas ke ĝi ne bezonas multe da kodo.
Persone, mi deziras ke Ĝue povas esti uzita ambaŭ kiel REPL-ilo kaj por ruli dosierojn. Kion opinias vi? Estos necesa difini dosier-finaĵo, eble simple .ĝue
.
@ortegacmanuel bonvolu diri al mi kion vi opinias pri la celoj ke mi skribis en https://github.com/psychoslave/gxue/blob/master/PRISKRIBO.md. :pray:
@psychoslave saluton! kion vi celas per Gxue? mi ĝojas ekscii ke vi programas per Ruby, mi amas ĝin kaj mi ŝatus labori pri la tradukado de la rubenaj ŝlosilvortoj al Esperanto..mi jam faras kelkajn provojn: