Closed keithbowes closed 3 years ago
Mi ankoraŭ ne certas pri kio vi plendas kaj kion ekzakte vi volas fari. Ĉu temas pri la nova fasado? Kion vi celas per "aĉa formato" do?
Tio ne estas tute triviala, ĉar ĝi konsistas el pluraj partoj kaj ĝis nun mi ne scias pri iu uzanto, kiu regule kreas propran lokan vortaron (ekster la apoj PoŝRevo / PRevo). Mi fokusas mian limigitan liberan tempon al tio, kio supozeble utilos al la plimulto de la uzantoj, sed kun iom da ambicio kaj helpo vi povus kunuzi la aranĝaĵon, kiun mi uzas por testado: Verŝajne vi volas havi la serĉilon kune kun la retpaĝoj.
La nurajn retpaĝojn vi povas elŝuti el la ĉiutaga eldono. Plej simple per la skripto: voko-araneo/bin/revo_donwload_gh.sh
Se vi volas loke ruli la retpaĝojn kun la serĉdatumbazo, la plej rekta voko verŝajne estas instali docker swarm
en via komputilo kaj uzi la skripton revo-medioj/araneujo/docker-compose.yml. Prefere elĵetu tie "tomocero"- la retpoŝtservon, se vi ne volas redakti, kaj "sesio" - la ftp-servilon. Sufiĉas "araneo" - la http-servo kaj "abelo" - la datumbazo.
Antaŭe vi devos prepari vian medio per la skriptoj en revo-medioj/bin
kaj krei kelkajn sekretojn per la dosieroj revo-medioj/araneujo*ŝablono
Ne venis detaloj pri la helpopeto. Mi aldonis informojn al vikipaghoj, ke ili koncernas administradon por estimpli klara. Do mi fermas la avizon.
Ne venis detaloj pri la helpopeto.
Vi ne donis al mi sufiĉon da tempo por akiri la kuraĝon legi la respondojn. Nun mia koro rapide batadas, mi ŝvitas kaj mi sentas kvazaŭ mi estas svenonta, kaj mi ne eĉ legis la longan respondon. Mi supozas ke mi forlasos la deziron atingi malnovan version.
Ne nur vi. Mia GitHub-mesaĝujo havas paĝojn da mesaĝoj kaj mi ne certas, kiun mi bezonas legi, sed estas malfacilege.
Prenu la tempon kiun vi bezonas, mi ne urĝas vin. Se estas pli klare, kion vi volas fari kaj kian helpon vi atendas, simple reskribu tie ĉi. Mi ankoraŭ ne komprenis, kial vi bezonas malnovan version.
Pro la novjaro mi ĵus elŝutis la novan eldonon de ReVo sed rimarkis la aĉan formaton, do mi volis reakiri malnovan eldonon, sed mi povis trovi ĝin nur laŭ la fontoteksta formo. Mi konscias ke mi stultas, sed mi ne povas kompreni kiel munti ĝin (konverti la XML-dosierojn al HTML).
La vikia paĝo pri "diurna aktualigo" estas tre konfuza.
Ĉu? Per
git tag
en voko-formiko estas neniu nokta-formiko:Ĉu tio indikas, ke oni devas enmeti la dosierojn de voko-formiko en la sha_nf subdosierujo de revo-fonto? Ĉu io alia?
Tio estas nur la unua paŝo kaj mi jam estas funde konfuzita.