revuloj / revo-fonto

Artikolfonto kaj bildoj - do la enhavo de Reta Vortaro
GNU General Public License v2.0
17 stars 0 forks source link

Revo en Wikidata #63

Open Porrumentzio opened 6 months ago

Porrumentzio commented 6 months ago

Antaŭ kelkaj semajnoj mi eksciis ke Wikidata havas opcion por leksemoj, do por pritrakti vortojn. Tio estas tre pova, ĉar oni povas kaj la bazformojn, kaj la deklinitajn formojn aldoni, kaj ĉiam kun informo pri la kazo, nombro ktp... Aldone kaj evidente, oni povas sencojn aldoni. Esperanta simpla ekzemplo: https://www.wikidata.org/wiki/Lexeme:L311596 Eŭska pli kompleta ekzemplo, kun multaj sencoj kaj formoj: https://www.wikidata.org/wiki/Lexeme:L293039

Do mi ree volis en Revo per la eŭska kontribui, kaj subite pensis: kia facile mi tion farus, se la tuta Revo estus en Wikidata; mi nur devus bindi la eŭskajn leksemojn kun la esperantaj, tiel facile!

Tial mi petas kaj kuraĝigas vin ke vi pensu pri tia opcio. Krom la eŭska, multege da aliaj lingvoj kaj eĉ esperanto mem estas jam en Wikidata. Mi volonte helpos, evidente.

wdiestel commented 2 months ago

Mi jam plurfoje rezonis pri tio celante faciligi la redaktadon, sed la strukturo de Revo ne estus senperde transformebla la vikieca teksto. Kompreneble oni povus konverti ĝin regule akceptante perdojn, sed supozeble tion vi ne celis, ĉar tiam la eŭskaj tradukoj ne sidus ĉe la fonto de la procedo.

Porrumentzio commented 2 months ago

Enorde. Ĉu ne estas maniero por meti nur la korekte transformeblajn datumojn unue kaj poste kontroli (kun spertuloj pri WikiData) ĉu eblas la alian aldoni?