revuloj / voko-afido

La akceptilo de la redaktoservo de Reta Vortaro baziĝanta sur Perlo kc
0 stars 0 forks source link

Stoku artikol-historion en Git #1

Closed wdiestel closed 4 years ago

wdiestel commented 5 years ago

Noto 12/2019: Paralela konservado en Git (revo-fonto) jam estas realigita kaj teste ruliĝas. Necesos poste fari ankoraŭ:

Ĝis nun artikol-historioj estas deponitaj per CVS, kio havas kelkajn malavantaĝojn:

Krome uzante Git mi esperas, ke ni povos iom post iom forigi la bezonon sendi redaktojn per retpoŝto. Anstataŭe la redaktilo povus ekz. rekte sekurigi al github.com. Tiel ni havus ankaŭ ĉiam publike alireblan historion de artikoloj tie.

farita: ~Unua paŝo estus aldoni konservadon al Git-deponejo en processmail.pl - CVS verŝajne plu necesas tiom longe, kiel la publika Revo-servo uzas precipe Perlo, kiel programlingvo.~

Solvenda problemo: la komparo, ĉu redakto baziĝas sur la aktuala versio, momente funkcias per aŭtomate flegata versio en argumento $Id$ ŝovitan en ĉiun artikolon. Ankaŭ la ŝanĝoj malsupre kolektiĝas per $Log$. Ambaŭ traktiĝas aŭtomate de CVS. Git ne havas tiajn aŭtomatajn argumentojn. Do ni devas aparte realigi tian kontrolon per alia rimedo:

Se tio estas realigita, sekva paŝo povos esti traktado de novaj redaktoj rekte el Git- anstataŭ CVS-deponejo. (vd. ĉe voko-formiko)

wdiestel commented 4 years ago

La laŭbezona kreado de la artikol-historio en Git estas tra malrapida (ĉ. 1min por unu artikolo). Do mi decidis krei la historiojn kiel dosieroj paralele kun la artikol-prezento. Por ĉiuj artikoloj samtempe tio estas pli efika (20min), sed ankaŭ dum aktualigo de unuopaj artikoloj la daŭro estas ne tiom grava.