Closed wdiestel closed 3 years ago
Konsiderinda parto jam estas realigita:
Plu la malnova redaktilo funkcias per retpoŝto. Oni povus aŭ same adapti ĝin al afiŝado aŭ akcepti retpoŝtojn kaj afiŝi ĉe gist.github.com kaj poste trakti laŭ la nova metodo, aŭ komplete paralele trakti retpoŝtojn kaj afiŝojn.
Estas iu problemo kun la GH-Api. Afiŝante JSON kiel signoĉeno enpakita en JSON, foje ĝi glutas citilon fuŝante la tutan rezulto-dosieron. Eble ni uzu alian formaton (variablo: valoro) aŭ XML.
Por la restinta tasko mi kreas apartana vizon fermante tiun ĉi.
La tradicia akceptilo de la redaktoservo (processmail.pl) akceptas redaktojn kiel MIME-koditaj retpoŝtoj. Se ni ŝanĝos la procedon uzante Github-giston, necesos reverki la akceptilon. Ĝi devas plenumi pli malpli la sekvajn taskojn:
La tradicia akceptilo estas verkita en Perlo. Ni povus konsideri uzi pli aktualan programlingvon kiel Javoskripto aŭ eĉ simplan bash-skripton, se ni celas tre malgrandan procesumon.
Ni ankoraŭ devas konsideri, kiel sendi la rezultojn al la redaktantoj. Ni plu bezonas retpoŝtilon por tio, sed sufiĉus sendi per SMTP - do ne necesas loka sendmail-proceso. Alternativoj estus ie afisi la rezultojn, ekz. ankaŭ kiel Gisto aŭ en revuloj.groups.io...? Sed ĉi lasta eble estas nesufiĉe privata, speciale ĉe eraroj.
La sendado de rezultoj povas esti apartigita de la akceptado, se ni unue skribas ĉiujn rezultojn de la traktado en protokolon.