revuloj / voko-formiko

La transformilo de Reta Vortaro, baziĝanta sur Apache Ant + Java
GNU General Public License v2.0
2 stars 0 forks source link

Transformo de Revo ĉiunokte / ĉiuhore per Github-agoj #2

Closed wdiestel closed 4 years ago

wdiestel commented 4 years ago

Uziĝas du markoj (git tag) nokta-gormiko (ĉiunokta) kaj hora-formiko (ĉiuhora) por marki la pozicion, kiam laste aktualiĝis la vortaro.

La procedo por ĉiunokta transformo estu tiel:

  1. Eltrovu pozicion (git sha NF) de la marko nokta-formiko (git tag). Per voko-formiko procedu tiel
    • checkout sha NF
    • kreu tutan vortaron
    • kreu dosieron .tempo kun la nuna tempo
    • kreu ZIP
  2. Eltrovu la pozicion de HEAD (git sha H). Per voko-formiko procedu tiel:
    • checkout sha H
    • rekreu la tutan vortaron
    • kreu tgz-arĥivon de la diferenco
    • alŝutu la diferencon al la publika servilo (ftp+cgi...)
  3. Movu la markojn nokta-formiko kaj hora-formiko al sha H

La procedo por la ĉiuhora transformo estu tiel:

  1. Eltrovu la poziciojn de la markoj nokta-formiko kaj hora-formiko (sha hf) kaj HEAD (sha H). La marko hora-formiko ne estu pli frue ol nokta-formiko, aliokaze ankoraŭ kuras aŭ ne sukcese finiĝis la ĉiunokta transformo. Se ĉio estas bone per voko-formiko procedu jene:
    • eltrovu kiuj dosieroj ŝanĝiĝis inter sha hf kaj sha H
    • transformu tiujn dosierojn al artikoloj
    • kreu novajn historio-dosierojn
    • alŝutu la novajn artikolojn kaj koncernajn historio-dosierojn al la publika servilo
  2. Movu la markon hora-formiko al sha H
wdiestel commented 4 years ago

Estas ĝena tempo-limo en Github. Kvankam tasko povas daŭri ĝis 6 horojn, la ŝlosilo bezonata por movi la formikon validas nur 1 horo. Ĉar la nokta aktualigo bezonis iom pli ol 1h ni rezignis pri kreado de artikoloj kaj historio kaj nur aktualigas indeksojn kaj tezaŭron, dum artikoloj kaj historio ekskluzive aktualiĝas dum hora aktualigo. Estas eĉ pli pura koncepto tiel.