revuloj / voko-formiko

La transformilo de Reta Vortaro, baziĝanta sur Apache Ant + Java
GNU General Public License v2.0
2 stars 0 forks source link

Uzo de dict-dosieroj kun Goldendict #8

Open wdiestel opened 4 years ago

wdiestel commented 4 years ago

Ni povas krei StarDict-dosierojn (idx+dict) per dictd2dic, sed por funkciigi la dict-formaton kun Goldendict kaj StarDict oni bezonas (krome nun) ifo-dosieron:

http://stardict-4.sourceforge.net/StarDictFileFormat

Vidu ankaŭ: https://www.mobileread.com/forums/showthread.php?t=236524

wdiestel commented 4 years ago

Ni povas uzi la dictd-dosierojn rekte en GoldenDict, sed ili devas nomiĝi pare laŭ:

revo-en.dict.dz
revo-en.index

Tio signifas, ke ni devos kopii la enhavon de revo.dat.dz plurfoje (simbolaj dosier-ligiloj ne funkciis!) kaj ankaŭ doni diversajn nomojn - aliokaze ĉiuj nacilingvaj versioj nomiĝas "Reta Vortaro".

wdiestel commented 4 years ago

Por eviti mulatajn kopiojn de la artikoloj restas du eblecoj:

  1. kunfandi ĉiujn tradukojn kaj e-ajn kapvortojn en unu granda miksita indekso - tiel oni havas unu vortaron en GoldenDict
  2. krei multajn tradukvortarojn en-eo, fr-eo, de-eo ktp. kaj uzi po serĉi la e-an kapvorton kaj poste serĉi ĝin en la vortaro eo-eo por veni al la tuta artikolo kun la difinoj kaj ekzemploj.