tejoesperanto / pasportaservo

La fontkodo de Pasporta Servo
https://www.pasportaservo.org
Other
68 stars 16 forks source link

Flagoj por ebligado de funkcioj #100

Open interDist opened 7 years ago

interDist commented 7 years ago

Estus taŭge havi meĥanismon de ŝanĝeblaj flagoj laŭ kiuj administranto(j) povus ebligi aŭ malebligi diversajn funkciojn, kiel konfirmado de profilo (peto pri konfirmo kaj sukces-mesaĝo) aŭ rezervado de la libro. Tio sennecesigos ŝanĝadon de la fonto-kodo mem.

interDist commented 3 years ago

https://waffle.readthedocs.io/en/stable/

batisteo commented 3 years ago

Ĉu django-solo ne utilus por tio?

interDist commented 3 years ago

Ĉu django-solo ne utilus por tio?

ŝajnas ke Waffle donas pli da fleksebleco kaj ankaŭ permesas fari A/B-testadon. sed mi ne esploris tro profunde, ĉefe aldonis la ligilon por ne forgesi ĝin. momente ĉiukaze ne estas granda bezono implementi tion.

CourteousCoder commented 3 years ago

Por kiuj funkcioj precize ni volas havi flagojn? Ĉu vi volas krei markliston?

interDist commented 3 years ago

@DanielSchetritt Mi sentis bezonon je tio kiam estis prilaborata la libra eldono en 2016/17. De tiam ne estis alia grava okazo, pro tio mi skribis supre ke ne urĝas. Ĉu vi havas proponon? (Mi notis Waffle nure por esplori ĝin iam pli poste.)