Open interDist opened 7 years ago
Ĉu vi povus detaligi kion tiu butono farus? Kaj kiel aspektus?
Laŭ mi, ĝia funkcio estus laŭeble simpla. Estu butono-forma aŭ ligilo-forma teksto “raporti mesaĝon” apud ĉiu alvenanta mesaĝo en la konversacio [*]. Kiam uzanto klakas/tuŝas ĝin, aperos dialoga fenestreto kun la proponataj opcioj (markobutonoj) por raporti + “alia: [ .... ]”. Kiam uzanto premas la butonon “raportu” en la fenestreto, kreiĝos objekto MessageReport
kun kampoj message_id
, reasons
(povas esti liberteksta kampo kunigita el ĉiuj tekstaj ĉenoj, la antaŭdifinitaj kaj la provizita de uzanto), kaj sendiĝos retpoŝta mesaĝo al la administra retpoŝtadreso sciiganta pri la problemo.
La traktado povas esti permana same kiel nun, pro la malgrandeco de la komunumo.
[*] mesaĝo kiu jam estas ligita al ekzistanta MessageReport
montru “mesaĝo raportita” anstataŭ la ligilo/butono.
Aspektas bone 🙂
Estas inde konsideri aldonon de butono “raporti mesaĝon” kiu donus kelkajn eblecojn de ebla kialo al la uzanto (ekz, tio estas spamo / tiu mesaĝo estas ofenda / ktp) kaj sciigus la mesaĝo kaj la kialon al la administrantoj.