tejoesperanto / pasportaservo

La fontkodo de Pasporta Servo
https://www.pasportaservo.org
Other
68 stars 16 forks source link

Privateco #107

Open interDist opened 7 years ago

interDist commented 7 years ago

Mi planas fari kelkajn aldonojn kadre de la “privateca ombrelo”:

Por №1, mi proponas aldoni

    class PublishedModel(object):
        visible_online = BooleanField()
        visible_in_book = BooleanField()

Loĝejoj, telefonoj kaj aliaj relevantaj objektoj havu tiun modelon inter la gepatroj. En la konto-agordoj, sekcio “Privateco”, aperu tabelo simila al https://github.com/tejoesperanto/pasportaservo/issues/78#issuecomment-274660749 , kaj tie uzantoj povu marki kaj malmarki siajn preferojn.

Por №4, mi kontaktiĝis kun la privateca teamo de CouchSurfing. Ili ne jam havas konkretan planon por kongrui al tiu postulo de la ĜDPR. Estas laŭ mi sence atendi ĝis kiam ili havos interkonsentitan (inter si) formaton, kaj eksporti en la sama formato. Tiamaniere ni estos bona ano de la gastigserva komunumeto :)

interDist commented 7 years ago

Miksado/malpersonigado de datenoj

La datumbazo de PS enhavas plurajn informojn kiuj estas/us konsiderataj PII (Persona Identiga Informo) fare de Eŭropuniaj reguloj. Ĉar tiuj ĉi datenoj foje estas kopiataj en aliajn lokojn ol la production datumbazo (ekzemple, al Ido, loke, por testado, ktp), necesas forigi la personajn detalojn, konservante la strukturon. Por tio mi proponas scramble-komandon kiu faru jenajn anstataŭojn:

interDist commented 6 years ago

Tabelo por agordi videbligon por ĉiu datumero

MFP

Plikapabligoj

batisteo commented 6 years ago

averto pri uzo de kuketoj kaj akcepto de tia uzo.

Ĉu eblas forigi la ŝprucaĵo pri ja kuketoj? Ne estas necesa nek por la uzantaj kuketoj, nek por GA ĉar estas anonimigitaj datumoj. Ni ne uzas marketikajn kuketojn.

interDist commented 6 years ago

averto pri uzo de kuketoj kaj akcepto de tia uzo.

Ĉu eblas forigi la ŝprucaĵo pri ja kuketoj? Ne estas necesa nek por la uzantaj kuketoj, nek por GA ĉar estas anonimigitaj datumoj. Ni ne uzas marketikajn kuketojn.

Fakte estas malfacila demando. Pri uzantaj kuketoj vi tute pravas. Pri GA...

Havas laŭ mi ĝenerale sencon esti afabla kaj informi al niaj uzantoj kaj vizitantoj ke ni spuras ilin, kaj kion ili povas fari por ne esti spuritaj. Ekzemple, spurado entute ne estas aktivigita ĝis kiam oni ne akceptas la diritan en la ŝprucaĵo: https://github.com/tejoesperanto/pasportaservo/blob/master/core/templates/core/snippets/google_analytics.html#L45.

batisteo commented 6 years ago

Do ĉu eblas forigi ambaŭ?

interDist commented 6 years ago

Do ĉu eblas forigi ambaŭ?

:heavy_plus_sign: :arrow_right: TODO