tejoesperanto / pasportaservo

La fontkodo de Pasporta Servo
https://www.pasportaservo.org
Other
68 stars 16 forks source link

Krei PDF-n de Pasporta Servo. #31

Closed RibeiroAna closed 7 years ago

RibeiroAna commented 8 years ago

Saluton!

Oni parolas pri krei kromprogrametojn al Adrojdo, al IOS, al Vindoza fono, ktp por ke vojaĝmuloj povos facile aliri la datumojn en vojaĝo. Alia necesaĵo estas ke ĝi funkcios senrete (ĉar en vojaĝoj ni ne havas bonan rektan aceson) kaj ĝi devos fukcii en diversaj modeloj (en poŝtelefono, tablet, ktp).

Do mia ideo estas sufiĉe simpla, kaj estos bona ankaŭ al tiuj homoj kiuj diras ke estis pli bona kiam oni havis libreton: la ideo estas ekhavi butonon en nia paĝo en kiu oni povus klaki sur "Krei PDF-n" kaj ĝi kreus PDF-n de la datumoj (kiel se estus la libreto) kaj oni povus senrete aliri ĝin el poŝtelefono, el komputilo, ktp. kaj ankaŭ printi kaj kunporti dum vojaĝoj la gastigantojn de tiu regiono papere.

Mi kredas ke ĝi estas multe pli simpla solvo ol kreii poŝtelefonajn kromprogrametojn kaj same efika. Kion vi pensas?

Amike, Ana

LaPingvino commented 8 years ago

tio ankaŭ estis ideo por la antaŭa versio, mi tre ŝatus vidi tion!

RibeiroAna commented 8 years ago

Mi ne vidis komentojn pri tio! Mi kredas ke se oni havos tion, oni ne havos la neceson por kromprogrametoj al poŝtelefonoj :smile:

interDist commented 8 years ago

tre bona ideo, ankaŭ mi estas +1 !

oni tamen devas enmeti limigojn al tia funkcio, por eviti misuzon. jen mi kopias el iama laborplano pri PS la gvidliniojn (bazitaj sur veraj kazoj de misuzo, bedaŭrinde):

  1. Aldono de paĝo “Miaj gastigantoj” kiu funkciu kiel favoratoj. Ĉe ĉiu serĉrezulto aperu marko-skatolo, elekto de kiu aldonos la gastiganton al la paĝo (malelekto forigos respektive). En la persona profilo de gastiganto aperu steleto kun simila funkcio. En la paĝo mem aperu la eblecoj ‘forigi markitajn’, ‘malplenigi liston’.
  2. Ebligo de aŭtomatigita produkto de libro-aspekta listo de elektitaj gastigantoj por registritaj uzantoj (kun profilo) en la jena maniero:

    1. Antaŭ ol atingi la print-pretan liston, estu montrita al la uzanto averto

      “Mi konscias ke la listo estas nure je mia persona uzo; mi respektas la privatecon de la gastigantoj; tial mi devontiĝas nek kopii la informojn de ĉi tie nek distribuigi ilin per ajna maniero nek provi iel ajn ĉirkaŭpasi/rompi la sekurigajn limigojn de la dokumento.” “Tiuj ĉi paŝoj estas entreprenitaj kun la nura intenco protekti la privatecon de la personaj informoj de la gastigantoj, kaj la teamo de PS pardonpetas pro la malkomforto kaŭzata.”

    2. Por daŭrigi, la uzanto devos marki ĉe “mi konsentas kun la ĉi-supre dirita, akceptas la kondiĉojn kaj ne misuzos la datenojn.”; nur tiam estos ebla klaki je butono ‘daŭrigi’.
    3. Ĉiun fojon la sistemo ebligu elprinti ĝis maksimume 12 gastigantojn.
    4. La printado-funkcion ĉiu unuopulo povu uzi nur 2-foje tage kaj nur 5-foje semajne.
    5. La prezentita gastiganto-listo estu nekopiebla en la senco ke la tekston ne eblu facile eltranĉi. Por tio ĝi estu eligita en bilda dosiero (JPEG aŭ GIF), montrata en DIV elemento kiel fono, kun surmetita diafana bildo – rezulte provo elŝuti igos la uzanton konservi la senenhavan bildon.
  3. La printado-funkcio estu atingebla dumaniere: pere de serĉrezulta paĝo kaj pere de paĝo “Miaj gastigantoj”.

Punkto 2.5 laŭ mi ne estas necesa – tiu kiu tre volas ja povas eltrovi manieron elŝuti la bildon kaj poste OCR-igi ĝin (optika signorekono estus sufiĉe facila en tiu ĉi kazo). Anstataŭe sufiĉus PDF kun la opcio ‘malebligi kopiadon de teksto’ ŝaltita, aŭ produktita kiel bildo, kaj enhavanta iujn akvomarkojn – ekz. “tiu ĉi estas gastiganto-listo por persona uzo de ”...

La funkcio cetere devas respekti la permesigojn en la retejo – se la gastiganto aldonis min al “permesitaj uzantoj” en mia PDF aperu la detalaj informoj, se ne tiam nur la publikaj informoj.

LaPingvino commented 8 years ago

prave :) fakte, ne estas komentoj pri tio ĉar en la antaŭa Drupala nemalferma versio de la reta PS mi komentis pri ties neceso ekde la komenco, sed ŝajne tio neniam estis implementita aŭ mi forgesis kiel ĝi estis implementita en la antaŭa versio ;)

mi tre ŝatas ke tio estu implementita en la nuna versio! tio certe ankaŭ povos helpi lаŭgradan foriron de la neceso de libreto. estus ankaŭ interese kiel pli distanca celo havi jam eblon kreitan en la reta PS por tuj krei la libreton; tio estas nun sufiĉe temporaba afero...

interDist commented 8 years ago

Pri haveblo sen reto, mi pensas ke tio plenumeblas per “local storage” de la retumilo, por tiaj favorataj gastigantoj el listo de “miaj gastigantoj”. Kion vi opinias? Kiom fidinda estas tiu mekanismo en la porteblaj retumiloj (por poŝtelefonoj)?

LaPingvino commented 8 years ago

tio devas bone funkcii fakte, ĉiuj nuntempaj poŝtelefonoj laŭ mia kompreno devus subteni tion, tamen sen akompana aplikaĵo oni eble ne tuj suspektas ke tio fakte funkcias ;). mi pensas ke elprinti taŭgan dokumenton estas multe pli bone...

interDist commented 8 years ago

povus esti aldona butono konservi por senreta uzo en la paĝo “miaj gastigantoj”, tiel estos pli evidenta...

LaPingvino commented 7 years ago

@batisteo ankaŭ en Afriko ni parolis pri tio ĉi, mi ne pensas ke indas jam fermi ĉi tion.