tejoesperanto / pasportaservo

La fontkodo de Pasporta Servo
https://www.pasportaservo.org
Other
68 stars 16 forks source link

Ne eblas al mi aŭ registriĝi aŭ ensaluti #35

Closed VincentOostelbos closed 8 years ago

VincentOostelbos commented 8 years ago

Saluton!

Mi volis registriĝi ĉe pasportaservo.org, sed ŝajnas ke mi ne povas. Kiam mi alklakas "registriĝi" kaj enmetas mian informon en la kvar kampoj tie, kaj poste alklakas "Registriĝu" (la bluan butonon), nenio okazas (krom la malplenigado de la kampoj de mia pasvorto). Mi ricevas neniun retmesaĝon al mia enmetita retpoŝtadreso (eĉ ne al mia spama dosierujo) kaj ne povas ensaluti kun miaj enmetitaj salutnomo kaj pasvorto (mi ricevas la mesaĝon "Bonvolu enigi korektan salutnomo-n(*) kaj pasvorton. Notu, ke ambaŭ kampoj povas esti usklecodistingaj.").

Fakte ankaŭ antaŭ multaj monatoj mi iomete uzis la retejon, kaj eble tiam mi jam registriĝis, sed ankaŭ kiam mi petas pasvortan rekomencigon, mi ricevas neniun retmesaĝon (denove ankaŭ ne al mia spama dosierujo), do verŝajne mi tiam nur serĉis urbojn kaj ne mem registriĝis.

Se mi simple faras stultegan eraron, bonvolu sciigi min pri tio. Aliokaze, se tio vere estas cimo, bonvolu sciigi min, kiam vi korektis tion, ĉar mi ege volas registriĝi. Antaŭdankon!

(*) Kial ne simple "salutnomon" sen dividostreko? :)

interDist commented 8 years ago

(*) Kial ne simple "salutnomon" sen dividostreko? :)

tio venas el la sistemo kiun Pasporta Servo uzas por administrado de interalie kontoj (Django). tiu sistemo fakte havas plurajn problemojn kun la esperanta traduko, kaj tion mi riparantas – post iom da tempo espereble ne plu aperos tiaj fuŝoj ĉe ps.org.

VincentOostelbos commented 8 years ago

Okej, bone!

batisteo commented 8 years ago

@VincentOostelbos Ĉu vi povus denove provi? Se daŭre ne funkcias, ĉu vi povus skribi al ni vian uzantnomon?

VincentOostelbos commented 8 years ago

@batisteo Nenio ŝanĝis; daŭre ne funkcias. Mi ne certas ĉu mi jam havas uzantnomon ĉar ŝajnis kiel nenio okazas, sed mi provis registriĝi kun la sama nomo, kiun mi havas ĉi tie: VincentOostelbos. Se mi jam registriĝis antaŭe sed forgesis (kiel mi jam diris, mi ne tute certas), mi havus konton kun unu el ĉi tiuj du retpoŝtadresoj: VincentOostelbos@gmail.com, Whatsifsowhatsit@gmail.com; verŝajne la unua.

batisteo commented 8 years ago

@VincentOostelbos Mi ne trovas vin en la datumbazo. Mi ne komprenas. Verŝajne, se via salutnomo estintus en la datumbazo, vi vidintus tiun mesaĝon:

Uzanto kun sama salutnomo jam ekzistas.

Same por la retadreso:

Uzanta adreso jam uzita.

Ĉu vi povus fari ekrankopion? Kiun retumilon vi uzas?

VincentOostelbos commented 8 years ago

Ĉi tiu filmeto montras mian retumilon kaj kion mi faris: kaj provi registriĝi kaj demandi pri mia pasvorto. En ambaŭ kazoj, mi ne ricevas ajnan retpoŝtaĵon. Ho, kaj mi ne vidis tiujn mesaĝojn, kiujn vi menciis en via lasta mesaĝo.

batisteo commented 8 years ago

Koran dankon por la filmeto. Mi daŭre ne komprenas tamen. Per Chrome kaj sub Fedora aŭ Win10 mi sukcesis registriĝi per viaj salutnomo kaj retadreso.

  1. Ĉu hazarde estas ne-ASCII signo en via pasvorto? (Ne devus esti problemo tamen)
  2. Kion vi vidas se vi povas registriĝi kun ekzistanta salutnomo (ekz. la mia: batisteo)
  3. Ĉu vi povus malfermi la disvolvilar-breton (F12) kaj en la 4a langeto (Reto/Network) vidi ĉu vi vidas statuton 200 post klaki la butonon Registriĝu? (kompreneblas?)
  4. Kaj ĉu vi sukcesas ensaluti pere de Firefox au IE/Edge?

Finfine, se vi lacas malcimigi, mi povas krei por vi konton kun provizora pasvorton. Tiam mi fermos tiun cimon (krom @interDist volas daŭre trakti).

interDist commented 8 years ago

Estus tamen interese solvi tion, ĉar eble kaŝas iun pli profundan problemon... Kroma ebleco estus ke @VincentOostelbos permesu al vi konektiĝi al sia komputilo, ekz per TeamViewer.

VincentOostelbos commented 8 years ago
  1. Ne, mi havas nur ordinarajn literojn kaj ciferojn.
  2. Ĝi diras al mi "Uzanto kun sama salutnomo jam ekzistas."
  3. Jes, ĉiuj "status"oj estas "200" post klaki "Registriĝu".
  4. Nu, registriĝi, ĉu ne? Mi ŝajne ankoraŭ ne havis konton, do kompreneble mi ne povus ensaluti... sed jes, mi povis registriĝi! Ĝi diris ke mi "nun estas ensalutita" kaj mi povas elekti miajn titolon, personan nomon, ktp. (Mi uzis Firefox 44.0.2.) Kaj nun mi povas ensaluti ankaŭ per Chrome :)

Dankegon!

Do por mi la problemo ŝajne estas solvita, sed se mi povas ankoraŭ helpi per tio, mi ja permesus al vi konektiĝi al mia komputilo tiel, kiel interDist sugestis.

RibeiroAna commented 8 years ago

Saluton! Mi kredas ke indas investigi tion kio okazas je Chrome, do indas lasi tion malfermita. @VincentOostelbos , se vi scias iom pri programado (ne bezonas esti multo) vi povas ankaŭ helpi nin =) Ĝuu nian chat je Gitter.im: https://gitter.im/tejo-esperanto/pasportaservo

batisteo commented 8 years ago

Mi ekhavis ideon pri kio povus esti: por kontraŭi la spamajn kontojn, mi metis kaŝitan kampon (nomite name) kiu devas esti malplena. Tekniko konata kiel mielpoto.

Do ŝajnas ke Chrome plenigas tiun kaŝitan kampon por vi, kaj tio blokas la proceson.

Tiu hipotezo kongruas kun via video, @VincentOostelbos

LaPingvino commented 8 years ago

Eble se tio okazas, anstataŭ tuj rifuzi vi povus uzi la novan recaptcha de Google en la sekva paĝo? Aŭ simplan Esperantlingvan kontroldemandon 😃 .

batisteo commented 8 years ago

Chrome provas plenigi la kampoj aŭtomate, krom se estas autocomplete="off" en la kampo. Espereble la spamrobotoj daŭre plenigos la mielpoton.