Closed batisteo closed 3 years ago
Vi tute pravas ke tiu kampo bezonas prilaboron!
Mi jam esploris pri Local Flavor (eĉ tradukadis ĝin), kaj laŭ mia opinio ĝi ne taŭgas por tiu ĉi celo. a) ĝi estas ne-kompleta, mankas en ĝi informoj el diversaj landoj. b) ĝi ne donas la necesajn informojn pri ekz la normigita regiono-nomo (en Usono devas esti du majusklaj literoj) aŭ la neceso de regiono-nomo: en iuj landoj ĝi estas deviga, en iuj opcia, en iuj neniam postulata.
Mi opinias ke la datumbazo de GeoNames donas multe pli taŭgajn informojn, kaj la datenoj kiuj ĝi havigas (nombroj de loĝantoj en diversaj urboj aŭ administraj centroj) povas esti uzataj ankaŭ por “proksima granda urbo” (en tia maniero: elektinte landon vi vidos averton “ŝajnas ke vi loĝas en malgranda urbo, bonvole indiku la plej proksiman al vi grandan urbon”).
Alia interesa projekto kiun valoras esplori, estas https://github.com/commerceguys/addressing.
mi tamen estas por la pluhavebleco de tiu ĉi kampo (en liberforma formato), por landoj en kiuj ne estas devigo/opciigo de la regiona nomo.
Jen la plano:
addressing
enhavas tre bone prizorgitajn datumojn pri administraj disdividoj de landoj. Aldone, ĝiaj adres-formatoj enhavas la informojn pri tio ĉu regionnomo estas deviga aŭ ne. Tio estu la bazo por la reguligo.Informoj por konservi pri ĉiu regiono: lando-kodo | iso-kodo | latina identigilo | latina nomo | loka identigilo | loka nomo | esperanta nomo |
---|---|---|---|---|---|---|
US | FL | Florida | Florido | |||
CA | PE | PE | Prince Edward Island | PE | Île-du-Prince-Édouard | Insulo de Princo Eduardo |
JP | 01 | Hokkaido | 北海道 | Hokajdo | ||
AE | DU | Dubai | إمارة دبيّ | دبي | Dubajo | |
RU | KDA | Krasnodarskiy kray | Краснодарский край | Krasnodara regiono |
La kampo Ŝtato / Provinco (
place.state_province
) estas tro libera kaj necesas gvidi la uzanton enigi datumon kohera kun la aliaj datumoj.Por la landoj kiuj ne bezonas tiun kampon:
Por la landoj kiuj bezonas:
Taksi ĉu Django Local Flavor povus helpi.