yvesnevelsteen / oklingva-proverbaro-2020

Oklingva Proverbaro de Petro Desmet'
1 stars 0 forks source link

Prioritatoj #5

Open yvesnevelsteen opened 4 years ago

yvesnevelsteen commented 4 years ago

Indekso(j) Tabelo de enhavo

Paĝo 525: Ĝi enhavas ankaŭ la antaŭparolojn de Marko kaj Ludoviko, kiun ni publikgas en paĝoj xxx kaj yyy.

Estas unu el la ankoraŭ farendaj skanaĵoj... se mi trovas ĝin inter la brokantaĵoj! Ĝi estis lastfoje. Cetere ne jam menciu paĝonumeron ĉar ni dividos la dokumentojn, ne metos ilin kune. Paciencon!

Eble ni devos adapti nin al krizo... sed ne nepre jam hodiaŭ! Ne estas granda problemo, mi esperas kaj pensas, enigi paĝojn, ĉu? Eble mi lasos tiujn antaŭparolojn for... kaj ni devos iom ŝanĝi tekston.

yvesnevelsteen commented 4 years ago

StatusQuestionisOklingva

Panoramo pri materialo kaj taskoj ktp... koncerne la oklingvan. Bazo de niaj diskutoj estu la pdf-oj de la iama prespreta (preskaŭ) versio: "D00Proverbaro_..." (4 dosieroj: una parto, dua parto, indeksoj, dokiumentoj). Mi havas kelkpaĝan dosieron pri la eraroj en tiuj pdf-oj, kiun mi sendis (aŭ sendus, mi ne plu scias- al Eriko, por ke li korektu kaj lanĉu eldonon. Ĝuste en tiu momento mi iĝis "krimulo" ... kaj ĉio ŝrumpis kiel malsukcesinta bakaĵo. Ne havas sencon rigardi tiun dosieron, ĉar Yveso ne faros tiujn (kaj tiajn) erarojn.

Ni uzu ĉie por mia nomo la esperantan formon: Petro Desmet' (korektu linion "nederlanda") . Nacilingvaj enkondukoj: Espereble ili ne superos po unu paĝo... se jes, estu tiel! Por kelkaj la teksto jam estas adaptita al nova situacio (aldono de frazeto pri latina parto). Mi ĉiuokaze dum la sekvontaj tagoj relegos, kaj eventuale prizorgos. (Yves mi petis ke vi trovu iun por eventuale korekti aŭ francigi la senditan frazeton!). Aldoniĝos la nova latina teksto, kiun mi jam transdonis!

Genezo: Verŝajne tute en ordo. Mi relegos. Mi devos fari etan ŝanĝiĝon en la teksto, nome pri la maniero por indiki ke iu "temtitolo" ne venas de Zamenhof sed de mi. Unua, historia, parto: Laŭ mi, la editoreca laboro devus komenciĝi tie. Vi nun disponas pri ĉiu materialo, el ĉiu el la ok lingvoj. Povas esti ke por la latina mi poste sendos aldonojn, ĉar Lode ĵus sendis al mi tre interesan latinan frazeologion (la verkoj kiujn mi uzis, ĝis nun, estis fakte ĉiuj proverbaroj ... kaj ne entenas frazeologiojn) per kiu mi verŝajne povos ŝtopi kelkajn breĉojn. Mi esperas! Kvankam ankaŭ kun la breĉoj la oklingva havos sian signifon kaj valoron! Dua parto, restaŭro. (vidu: D00Proverbaro_I_b.pdf). Fakte nenio menciinda: kiel la antaŭa parto, ĉu? Rimarko, en la fino, en la enhavtabelo: Genzeo anst. Genezo! Tiu enhavtabelo, kompreneble, ne plu havas sencon. Enkonduko al la Indeksoj: (vidu: D00Proverbaro_II_1-2-3.pdf) mi reverkos la tekston, sed pensas ke necesas enigi mallongan tekston pri la indeksoj: kial esperanta kaj aliaj ne, kaj precipe: ke aperos apartaj broŝuroj indeksaj. Mi ripetas mian proponon: ni enmetu en la libro nur Zamenhofan indekson teman, ĉar ĝi ja nepre apartenas al la Proverbaro, sed mi enigis kelkajn mankantajn temojn (ĉar Zamenhof lasis kelkajn paragrafojn sen temoindiko! Mi ree sendos la dosieron, ĉar mi korektis kelkajn etajn aferojn (interpunkcion precipe) kaj oblikvigis (kaj majuskligis) la nezamenhofajn temojn. Pri la Indeksoj: Mi proponas fari ilin, por ĉiu lingvo (krom eble latina?) laŭ la esperanta modelo, kiun mi jam transsendis! Ĉu en la broŝuroj ni uzu la kribritan esperantan tekston (sen klarigoj, kaj nur la vere aperantaj proverboj) aŭ tiun kun klarigoj (sed tamen sen aldonaj proverboj... aŭ... ni diskutu tion!) Mi jam pripensis kaj ekuzis sistemon... sed ĉiu listo tamen postulos minimume unu tagon, mi pensas! Mi disponas pri multaj indeksoj, sed... ne ĉiam ĝisdataj, kaj ne ĉiam tre utilaj. Ŝajnas al mi vere preferinde disponi pri proverbarlistoj alfabetaj (laŭ unua substantivo... aŭ ĉe ties manko laŭ verbo, se ne estas kopulverbo... aŭ finfine, laŭ adjektivo/adverbo aŭ restanta vorto! Ĉar temas pri broŝuroj aldonaj... mi ne ĝenos aŭ bremsos la laboron, mi pensas. Normale homo memoras tamen ĉefvorton de proverbo... do la indeksoj estos utilaj. Indeksoj kun ĉiuj uzitaj vortoj (sencaj; do ne "de" "en" ktp...) nepre estas tro vastaj. Se vi havas alian ideon, ni diskutu! Dokumentaro: Mi ŝatus aldoni skanon de la enkonduka teksto de Ludoviko en la unua eldono de la proverbaro (unupaĝa) kaj, se eble, skanon de kovrilo de la Holzhaus-libro. Ĉu la dokumentaro estu la fino de la libro, aŭ ĉu ni metu ĝin en alia loko?

Enhavtabelo: Nepre estu!

Se vi havas rimarkojn: bv. sciigi ilin! Se mankas dosieroj: kriu! Petro.

StatusQuestionisOklingva.pdf