Open yvesnevelsteen opened 4 years ago
Jhus en biblioteko rigardis indeksn: en E aperas Eco hom.... kun indiko MZ (marko zamenhof), sed tion vi forstreku, char ghi ne estas en la oklingva (mi pensas).... Se aliajn mi trovus ... mi sciigos.
edzo tirana.... kun indiko B (Marjorie Boulton).... same: forvishu! petro.
post la faro (che F: faro) kaj.... mi forgesis.... vi mem vidos, au
kia la festo (che festo) Atentu: se vi trovas indikon K au F: tiuj estas en ordo (signifo: Komenco, Fino) Petro.
3 feb 2020
Karaj,
En la nova indekso, bv. korekti:
Mi ĵus studis iom la malnovan pdf-on:
Entute: 576 paĝoj. Kaj normale estos proksimume same en nia eldono, eĉ verŝajne iom pli ĉar Yves, prave kaj estetike defendeble, uzos iom pli da spaco!
Ni do nepre ne povas enigi ĉiujn indeksojn! Esperanta indekso, sen klarigoj: certe pli ol tridek paĝoj. Do jam entute 600 paĝoj. Eĉ verŝajne iom pli, ĉar mi ŝatus ankaŭ enigi la esperantan teman indekson. Mi ŝatus ne superi 700 paĝojn ĉiuokaze! Vere estos pli taŭge publikigi broŝure (aŭ rete) la alilingvajn indeksojn. Ĝi klare anonciĝos do kiel esperanta produkto!
Tre baldaŭ mi sendos novajn versiojn de kelkaj enkondukaj tekstoj - malmulte da ŝanĝiĝo, kaj mi klopodos indiki ruĝe (vi, kompreneble, nigrigu ruĝaĵojn!) Mi vere ne pensis ke mi sukcesos akiri latinan tekston, sed aspektas ke mi, hazarde, kaptis taŭgan homon. Unue mi havis la impreson ke lia esperanta teksto estis iom lama;;; sed verŝajne estas misa impreso. Kial mi dubis? Ĉar unu el vi rakontis al mi pri iu treege fuŝa kroata (aŭ simila) vortaro, kiun chrdlxyzpp eldonis aŭ prizorgis... kaj aŭtomate pensis... sed certe mi eraris. Mi vidis la reklamon kiun li sendis pri sia medicina oklingva (inter kiuj esperanto) vortaro, kaj ĝi aspektas tre serioza verko.
Mi tamen ankaŭ kune sendas indekson, kiun mi mem jam finkorektis (mi ne garantias ke vere neniu malĝusta restis).
Petro.
Indekso: B kaj C estos forigita. Eble krei apartan verkon surbaze de la tro ampleksa kaj kompletigita 'indekso'. Petro sendis novan, simpligitan indekson.
Kaj la unua linio de la esperanta indekso devas forstrekiĝi.... kiu havas indikon C kiel celon.
Indekso: nur Esperanta, alfabete laŭ la unua substantivo. Petro kreis indeksojn por ĉiuj lingvoj, sed preferas ne aldoni ĝin. Eventuale ni disponigu ĝin per interreto aŭ aparte eldonu.
Aldoni indeksojn por la ok lingvoj, tro dikigus la verkon. Do eble ni kreos apartajn broŝurojn kun la diversaj indekojn kaj ilin disponigos senpage en interreto.
Vidu IndeksoNovaOklngva20200201.doc
TRE GRAVE: Mi ĵus kontrolis kelkajn aferojn. Por decidi pri formo de indekso, pri kvanto da indeksoj ktp estas necese unue scii kiom da spaco okupas la vera "oklingva proverbaro"! Ne gravas por enkondukaj tekstoj, ili ĉiuokaze devas aperi (sed pro aldono de latina mi devas fari etajn adaptojn. Ankaŭ Genezo devas aperi. Ankaŭ dokumentoj, eĉ mi ŝatas aldoni - se eble - du pliajn bildojn (Holzhaus-libro kaj enkonduka teksto de Zamenhof L. al unue esp. eldono). Do provizore certe ne faru ion pri indekso! La indekso kiun vi havas estas tro kompleta... krom se la spaco permesas (prefereble estus eldoni apartan broŝuron de vasta proverbaro kun klarigoj; verŝajne laŭ la indekso kiun mi sendis). Mi havis, preparis (eble eĉ sendis al vi) liston de "nur zamenhofaj proverboj, kun klarigoj", sed nun mi forigas el tiu indekso ĉiujn klarigojn (tio preskaŭ duonigas la vastecon). Pardonu....