Esperanto / kurso-zagreba-metodo

Reta Esperanto-kurso laŭ la Zagreba Metodo
Creative Commons Attribution 4.0 International
163 stars 49 forks source link

Ebligi la uzon de learn.esperanto.com kiel Progressive Web App #117

Open LaPingvino opened 5 years ago

LaPingvino commented 5 years ago

La necesaj dosieroj, kreitaj per pwabuilder.com

La ideo de ĉi tio estas ke oni povas instali la retejon loke kie tio estas subtenata, tio estas en Windows 10, ĉie kie funkcias Chrome, poŝtelefonoj, kun la dosieroj eksterrete, bela emblemo ktp.

LaPingvino commented 5 years ago

Funkcianta versio nun estas en https://esperanto.github.io/kurso-zagreba-metodo/, ankoraŭ necesas aŭtomatigi la fingeneradon de ĉi tio.

LaPingvino commented 5 years ago

Generado aŭtomatigita, restas eventuale apliki la ŝanĝojn ankaŭ al https://learn.esperanto.com, al kiu mi ne havas aliron.

georgjaehnig commented 5 years ago

Kara Joop, tio estas bona idea, havi la retejon kiel PWA.

Mi ĵus provis kaj instalis ĝin al mia saĝtelefono (MIUI Android 7), tio funkciis, ankaŭ mi povis uzi la retejon ene de la apo. Sed kiam mi malŝaltis la reton en mia telefono, la apo ne plu funkciis.

Mi kredas ke la intenco estas ke ĝi plu funkcias, ĉefe kiam oni ne havas reton, ĉu ne? Ĉu vi povas ripari tion?

Kaj ankaŭ: Mi agordis ke la retejon sur https://esperanto.github.io/kurso-zagreba-metodo/ plusendas al https://learn.esperanto.com, por ne havi duoblan enhavon. Ĉu vi ŝanĝis tion?

Jxajroad commented 5 years ago

Por mi tiu estas greka!

Em sex, 31 de ago de 2018 às 06:33, Georg Jähnig notifications@github.com escreveu:

Kara Joop, tio estas bona idea, havi la retejon kiel PWA.

Mi ĵus provis kaj instalis ĝin al mia saĝtelefono (MIUI Android 7), tio funkciis, ankaŭ mi povis uzi la retejon ene de la apo. Sed kiam mi malŝaltis la reton en mia telefono, la apo ne plu funkciis.

Mi kredas ke la intenco estas ke ĝi plu funkcias, ĉefe kiam oni ne havas reton, ĉu ne? Ĉu vi povas ripari tion?

Kaj ankaŭ: Mi agordis ke la retejon sur https://esperanto.github.io/kurso-zagreba-metodo/ plusendas al https://learn.esperanto.com, por ne havi duoblan enhavon. Ĉu vi ŝanĝis tion?

— You are receiving this because you are subscribed to this thread. Reply to this email directly, view it on GitHub https://github.com/Esperanto/kurso-zagreba-metodo/issues/117#issuecomment-417609603, or mute the thread https://github.com/notifications/unsubscribe-auth/ARofAWQt0_IJ3PrDnhKC1DwiGSnLe1OEks5uWQLogaJpZM4WSYOK .

LaPingvino commented 5 years ago

Mi metis la aplikaĵon en esperanto.github.io/kurso-zagreba-metodo, ĉar tie antaŭe nur estis index.html kun eta teksto kiu faris nenion (ne redirektis).

LaPingvino commented 5 years ago

Mi mem ne havas aliron al learn.esperanto.com, do tie nenio estas ŝanĝita, mi esperas ke vi povu ŝanĝi tion.

georgjaehnig commented 5 years ago

tie antaŭe nur estis index.html kun eta teksto kiu faris nenion (ne redirektis).

Nu, jes, ĝi alidirektis de https://esperanto.github.io/kurso-zagreba-metodo/html/output/ per <meta>, vidu jen: b7f486c890e88c7e70049755ee1010530fa6d5d4

Tio estis la antaŭe uzata retejo. Kelkaj ligiloj jam ligis (kaj ligas) tien, do mi volas ke tiuj lernantoj estas bone alidirektitaj al la nuna, ĝusta https://learn.esperanto.com/

Tial ni ne povas uzi tiun retejon por testi.

Mi nun reagordis la antaŭan retejon.

Mi mem ne havas aliron al learn.esperanto.com, do tie nenio estas ŝanĝita, mi esperas ke vi povu ŝanĝi tion.

Mi ege, ege volonte uzos la kodon de la PWA! Mi mem jam ŝatis krei tion.

Nur en la nuna stato ŝajnas, ke la PWA ne bone funkcias: Ĝi ja ne ebligas la uzanton uzi la retejon senrete, ĉu?

Do bonvole ŝanĝu la kodon ke ĝi funkcias, ke ĝi elŝutas (kaj poste daŭre ĝisdatigas la tutan retejon). Ni ankaŭ ĉi tie povos babili pri tio. Eble ankaŭ kreu novan branĉon por ĝi.

Certe vi bezonos testan servilon por tio. Ĉu vi havas iun?

LaPingvino commented 5 years ago

Ĝi ja ebligas tion, post unuafoja vizitado de la bezonataj paĝoj. Mi kreis la ServiceWorker per pwabuilder.com, vi povus vidi tie pri alia stilo elŝuti la paĝon se vi volas. Testante, ĝi NE redirektas, ankaŭ ne per meta, do mi ne konsentas pri la nepovo testi. La gh-pages esence restis neuzata praktike.

georgjaehnig commented 5 years ago

Ĝi ja ebligas tion, post unuafoja vizitado de la bezonataj paĝoj.

Nu, sed tio laŭ mi tio ne sufiĉas. Lernanto ja elŝutas komence la PWA kaj poste volas uzi la tutan retejon, ankaŭ la paĝoj kiuj ri ankoraŭ ne vizitis, ĉu ne?

Testante, ĝi NE redirektas, ankaŭ ne per meta,

Kiam vi alklakas https://esperanto.github.io/kurso-zagreba-metodo/html/output/ , ĉu vi estas alidirektita al https://learn.esperanto.com/ ?

do mi ne konsentas pri la nepovo testi. La gh-pages esence restis neuzata praktike.

Jen ekzemple malnova ligilo al la malnova retejo: https://www.esperanto.de/de/enhavo/esperantokurs

Mi volas ke uzantoj kiuj alklakas tiun ligilon estas alidirektitaj al la ĝusta retejo. Ĉu vi konsentas ke tio necesatas?

onklo commented 5 years ago

Jes, kara George, gxi funkcis, Mi klakis la ligilon de /html/output, gxi iris al nia pagxo de learn.esperanto.com

Adamo

On 03/09/2018, Georg Jähnig notifications@github.com wrote:

Ĝi ja ebligas tion, post unuafoja vizitado de la bezonataj paĝoj.

Nu, sed tio laŭ mi tio ne sufiĉas. Lernanto ja elŝutas komence la PWA kaj poste volas uzi la tutan retejon, ankaŭ la paĝoj kiuj ri ankoraŭ ne vizitis, ĉu ne?

Testante, ĝi NE redirektas, ankaŭ ne per meta,

Kiam vi alklakas https://esperanto.github.io/kurso-zagreba-metodo/html/output/ , ĉu vi estas alidirektita al https://learn.esperanto.com/ ?

do mi ne konsentas pri la nepovo testi. La gh-pages esence restis neuzata praktike.

Jen ekzemple malnova ligilo al la malnova retejo: https://www.esperanto.de/de/enhavo/esperantokurs

Mi volas ke uzantoj kiuj alklakas tiun ligilon estas alidirektitaj al la ĝusta retejo. Ĉu vi konsentas ke tio necesatas?

-- You are receiving this because you are subscribed to this thread. Reply to this email directly or view it on GitHub: https://github.com/Esperanto/kurso-zagreba-metodo/issues/117#issuecomment-417963762

-- Esperanto is the best business language. 联合国教科文组织大会世界语议决案 The resolutions of UNESCO about Esperanto http://mesg2012.blogspot.com/2014/04/unesco_20.html