Tiu deponejo enhavas la Esperanto-kurson laŭ la Zagreba metodo en strukturita datumaranĝo. Do, la kompleta enhavo estas konservita per YAML-dosieroj, facile legeblaj per diversaj komputilaj programlingvoj – kaj ankaŭ por homoj.
Tiel oni facile kaj rapide povos krei eldonaĵojn de la kurso en HTML, EPUB, PDF aŭ ia ajn formo.
python generate.py --lingvo en --eligformo html
Kreas HTML-dosierujon en html_generiloj/output/en
.
Vi bezonas Pandoc, minimume versionon 2.
python generate.py --lingvo en --eligformo md
Eligas la tutan kurson en Markdown al STDOUT
, tial per:
python generate.py --lingvo en --eligformo md | pandoc --latex-engine=xelatex -o en.pdf
python generate.py --lingvo en --eligformo md | pandoc -o en.epub
oni povas krei kaj PDF kaj EPUB dosieron.
python generate.py --lingvo en --eligformo md --printendaj-partoj ekzerco2 solvo2
--printendaj-lecionoj 1 2 3
Eligu nur ekzercon 2 kaj sian solvon, kaj nur de lecionoj 1, 2, 3. Legu plu per python generate.py --help
.
Tiun ĉi kurson oni povas libere uzi, kondiĉe ke oni nomas la aŭtorojn.
La Esperantaj leciontekstoj en la kurso enhavo/netradukenda/tekstoj
devas resti neŝanĝitaj. Tial aplikas la CC BY-ND 4.0.
Ĉion alian oni povas ŝanĝi. Tial aplikas la CC BY 4.0.
Ĉu vi volas traduki la kurson al nova lingvo? Belege! Bonvole plulegu tie.