Esperanto / kurso-zagreba-metodo

Reta Esperanto-kurso laŭ la Zagreba Metodo
Creative Commons Attribution 4.0 International
166 stars 50 forks source link

CC BY-ND ne estas adekvata permisilo liberkoda. #38

Closed IBPX closed 7 years ago

IBPX commented 8 years ago

Kaj kial uzi ND iel ajn? Ĝi nur haltis la celon de la Creative Commons-permisilo.

Kial ne nur uzi CC BY, aŭ CC BY-SA? Ĝi pli bonas por ĉio.

georgjaehnig commented 8 years ago

Saluton,

ni uzas ND por la esperantaj tekstoj (kaj nur por ili – la tuta resto havas la CC-BY-permesilon), ĉar ni volas savi la fakto ke la kurso kovras la 500 plej oftajn vortojn. Se oni povus ŝanĝi la esperantajn tekstojn kaj ekzemple forigi kelkajn vortojn, la kurso ja ne plu havos la 500 plej oftajn vortojn.

Sed intertempe mi eksciis ke la ND permesilo eble ne taŭgas ĉar laŭpermesile oni ankaŭ ne povus ŝanĝi la dosierformojn – kaj ekzemple krei PDF-eldonaĵojn.

Tial, mi ege interesas pri trovi pli taŭgan permesilon: Permesilon, kiu permesas ŝanĝi la eligformon de la tekstojn kaj la uzado en aliaj projektoj – sed ne permesas ŝanĝi la tekstojn mem. Ĉu vi konas tia permesilo?

IBPX commented 8 years ago

Se vi uzas CC BY 4.0, se iu ŝanĝas ion ajn, ĝi devas diri ke ili ŝangis ĝin, kaj kion ili ŝanĝis.

Ekzemple, se mi volas uzi nur duone da un' de la tekstoj, mi ne povas. Kun ND, mi devas uzi la tutan aĵon.

Se oni forigas vortojn, tiuj ŝanĝoj ne estos en la vera kurso -- tio ĉi -- nur en tiu homoa ŝanĝita versio, kiam ni devas diri ke ilis ŝanĝis ĝin, kaj diri kiu faris la originalan version.

Mi pensas ke CC BY 4.0 estus la plej bona; se vi uzas ĝin, jes, homoj povas forigi vortojn, sed nur en ilia versio, kaj ili devas diri ke tio ne estas la vera originala kurso. Tiel, se homoj faras ion, ke vi ne ŝatas, homoj scios ke ĝi ne estas la originala versio.

IBPX commented 8 years ago

Se mi volas uzi iom da la tekso en mia persona aĵo, aŭ aldoni vortojn, aŭ eĉ helpi la projekton, mi ne povas kun ND. ND estas terura por liberaj projektoj.

georgjaehnig commented 8 years ago

Do, mi devas aldoni ke mi mem proponis uzi la CC-BY permesilon por la tuta projekto sed la originalaj kursaŭtoroj volis ke la tekstoj restas neŝanĝitaj. Mi jam argumentis kiel vi sed ilia deziro restis.

Mi tamen ne pensas ke la nuna solvo estas "terura". Jes, vi ĉiam devas uzi la tutajn tekstojn. Sed mi ne vidas grandan problemon tie:

Se vi vidas faktan problemon, bonvole klarigu tian problemon per ekzemplo(j) al mi, eble mi ŝanĝos mian opinion.

IBPX commented 8 years ago

Pripensu tion: la Aventuroj de Alicio en Mirlando estas publikhavaĵo nun; iu ajn povas ŝanĝi ĝin. Sed nenio malbona okazas al ĝi. Sed, bonegajn aĵojn faris! Jen listo de la aĵoj homoj faris ĉar ĝi estis publikhavebla!

No Derivative Works. You may not alter, transform, or build upon this work.

Kun ND, nenio povas uzi ĝin por boneco! Ili ne povas ŝanĝi ĝin por igi ĝin pli bona, aŭ uzi eron da ĝin en filmeto, aŭ io ajn. Kiu ajn decidis uzi ND frenezas.

IBPX commented 8 years ago

Se vi uzas ND, ĝi ne eĉ leĝas kontribui al ĝi sur tiu ĉi GitHub-projekto! Mi pensas ke la homoj kiu decidis sur tio ĉi ne tute komprenas kiel ĝi funkcias.

georgjaehnig commented 8 years ago

Do, kiel mi skribis, mi devas respekti la deziron de la aŭtoroj ke la tekstoj devas resti neŝanĝitaj.

Pri la fakto ke la ND eble ne taŭgas ĉar ĝi ankaŭ malpermesas pliajn uzadojn, vi eble pravas. Tial mi supre skribis:

Tial, mi ege interesas pri trovi pli taŭgan permesilon: Permesilon, kiu permesas ŝanĝi la eligformon de la tekstojn kaj la uzado en aliaj projektoj – sed ne permesas ŝanĝi la tekstojn mem. Ĉu vi konas tia permesilo?

Ĉu vi povas helpi tie?

IBPX commented 8 years ago

Kial vi ne volas homoj ebli ŝanĝi la tekston? Tio stultas, kaj estas kontraŭ-libera.

georgjaehnig commented 8 years ago

Bone, ŝajnas ke vi ne legas kion mi skribas aŭ ne volas kompreni min. Tio estas malĝoja.

Mi ne ripetos min. Se vi poste volos helpi min pri la lasta demando, mi ĝojus legi de vi. Dankon!

IBPX commented 8 years ago

Okej, la respondo al via demando: Ne. Ne ekzistas permisilo kiel tio, ĉar ĝi ne helpus iun ajn.

psychoslave commented 6 years ago

Alia eblo estus ne uzi la originan verkon de la zagebra kurso, sed nur la metodo. Oni povas ekzemple analizi vortoftecon el Vikimediaj projektoj, kaj krei novan kurson el tio.